Kontrast i czcionka A A+

en
La Historia Monumento
Przydatne informacje

La Historia Monumento

La Ŝutmonteto al Kościuszko kun ĝia ĉirkaŭaĵo – la kapelo de S. Bronislava kaj la fortikaĵo – estas unu el la 11 novaj Monumentoj de Historio.

Transdono, fare de prezidento Andrzej Duda, de la dokumentoj rekonantaj la sekvajn historiajn konstruaĵojn kiel Monumentojn de Historio. La ceremonio okazis en la Prezidenta Palaco, en Varsovio. La decidon koncernantan la Ŝutmonteton al Kościuszko ricevis prof. Mieczysław Rokosz, la prezidanto de la Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo .

Dum la ceremonio, la prezidento emfazis la fakton, ke la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo estas inĝeniera verko, sed ĉefe grava memoraĵo. – Mi tre ĝojas, ke la enlistigo de la Ŝutmonteto al Kościuszko okazas en la jaro, kiu estas tiel grava por la memoro pri Tadeusz Kościuszko en Pollando: la Jaro de Tadeusz Kościuszko. Ĝi koincidas kun la 200-a datreveno de lia morto. Mi ĝojas, ke ĉi tiu grava nacia objekto troviĝos ankaŭ en la listo de Monumentoj de Historio.

Kun la titolo „Monumento de Historio” estas ligita la plej prestiĝa maniero protekti historiajn restaĵojn en Pollando. Ĝi ekzistas de 1994. En la liston estas metataj objektoj kun specialaj materialaj kaj nematerialaj valoroj, kaj kun graveco por la kultura heredaĵo de nia lando. Ĝis nun estis en la listo 70 lokoj, i.a. la teŭtona kastelo en Malbork, la batalkampo de Westerplatte, la monaĥejo sur Jasna Góra en Ĉenstoĥovo kaj historiaj partoj de la urboj: Varsovio, Krakovo kaj Poznano. Hodiaŭ aliĝis al ili – krom la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo – ankaŭ la Arkianĝelo Mikaelo-preĝejo en Szalowa (en la vojevodio Małopolska), la stud-ĉevalbredejo en Janów Podlaski, la historiaj grenejoj en Grudziądz, la katedralo en Gdańsk-Oliwa, salbolejoj en Ciechocinek.

ZOBACZ TEŻ

ico/niepelnosprawni Created with Sketch.
Kopiec bez barier

Udogodnienia dla osób z niepełnosprawnościami.

link
W obiektywie

Baza zdjęć i filmów.

link
Cennik

Ceny biletów na Kopiec Kościuszki w Krakowie

link