Kontrast i czcionka A A+

en
Por turistoj
Przydatne informacje

Por turistoj

La Ŝutmonteto al Kościuszko estas unika loko sur la mapo de Krakovo kaj Małopolska (Malgrandpolujo, historia regiono de Pollando). De ĉi tie etendiĝas la plej bela panoramo de la ĉirkaŭaĵo, ĉi tie vi partoprenos en unika leciono de historio kaj vidos interesajn ekspoziciojn. Ĉu vi planas vizitadon de Krakovo? La Ŝutmonteto al Kościuszko estas deviga ekskursero!

Ĉu vi serĉas esceptajn vidaĵojn? De la Ŝutmonteto al Kościuszko vi vidos unu el la plej belaj panoramoj de Krakovo, kun la plej karakterizaj lokoj de la Malnova Urbo – la reĝa kastelo Wawel, la Sankta Maria-baziliko, la Draphalo kaj la Ĉefplaco. De la Ŝutmonteto al Kościuszko videblas ankaŭ la tuta Krakova Altaĵo, la Valo de Sandomierz, la Montetaro de Wieliczka kaj kiam la videblo estas bona, vi povas vidi eĉ la Tatra-montaron!

Tio ankaŭ estas loko, en kiu eblas lerni pri la historio de la vojo de la popolo al libereco, ekkoni elstarajn polojn kaj la historian, 19-jarcentan fortikaĵon. Al ŝatantoj de historiaj restaĵojoj de milita arkitekturo vizito al la Ŝutmonteto al Kościuszko donas eblon vidi unikan citadelan fortikaĵon, kiu servis defendajn celojn. La ĉirkaŭanta la ŝutmonteton Fortikaĵo 2 „Kościuszko” estas unu el la plej malnovaj postrestantaj verkoj de la Fortreso Krakovo.

En novembro 2017, la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo kun la ĉirkaŭaĵo – la sankta Bronislava-kapelo kaj la fortikaĵo – estis oficiale nomita  Monumento de Historio. Tiu statuso estas donata de la Prezidento de la Pola Respubliko al historiaj monumentoj kun speciala historia, scienca aŭ arta valoro, kiuj tre gravas por la kultura heredaĵo de Pollando.

En la antikvaj ejoj de la fortikaĵo troviĝas multaj portempaj ekspozicioj. Vi malkovros ĉi tie la riĉan historion de Tadeusz Kościuszko, vi ekkonos sekretojn de la Fortreso Krakovo, por ektroviĝi, momenton poste, fronte al la vizaĝoj de plej eminentaj poloj, dum vizitado de la ekspozicio de vaksaj figuroj.

Antaŭ ol suriri la Ŝutmonteton al Kościuszko, oni aĉetu bileton, kiu rajtigas ne nur suriri la pinton, sed ankaŭ vidi ĉiujn ekspoziciojn en la fortikaĵo. Aĉetante bileton, vi subtenas la agadon koncernantan la Ŝutmonteton – ĉiuj enspezoj de la biletoj estas destinataj por zorgado pri la vizitindaĵo kaj por apogado de la heredado de la Kościuszko-rilata tradicio.

Vi ne bezonas havi kontantan monon – ni akceptas kartajn pagojn, ankaŭ senkontaktajn kaj fremdvalutajn.

ZOBACZ TEŻ

ico/niepelnosprawni Created with Sketch.
Kopiec bez barier

Udogodnienia dla osób z niepełnosprawnościami.

link
W obiektywie

Baza zdjęć i filmów.

link
Cennik

Ceny biletów na Kopiec Kościuszki w Krakowie

link